1Corinthians:14:26-40
Seeker Overlay ON
*
Kio do estas ,
fratoj ?
Kiam vi kunvenas ,
cxiu havas psalmon ,
havas instruon ,
havas malkasxajxon ,
havas lingvon ,
havas interpretajxon .
CXio farigxu por edifo .
*
Se oni parolas per lingvo ,
tio estu duope ,
aux triope je plejmulto ,
kaj lauxvice ;
kaj unu interpretu ;
*
sed se ne cxeestas interpretanto ,
oni silentu en la eklezio ;
kaj li parolu al si kaj al Dio .
*
Kaj la profetoj parolu duope aux triope ,
kaj la aliaj interdiferencigu .
*
Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos ,
la unua silentu .
*
CXar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice ,
por ke cxiuj lernu ,
kaj cxiuj ricevu konsilon ;
*
kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj ;
*
cxar Dio estas Dio ne de konfuzo ,
sed de paco ;
kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj .
*
La virinoj silentadu en la eklezioj ;
cxar ne estas permesate al ili paroli ,
sed ili submetigxu ,
kiel ankaux diras la legxo .
*
Kaj se ili volas lerni ion ,
ili demandu al siaj edzoj hejme ;
cxar estas honte por virino paroli en la eklezio .
*
Kio ?
cxu el vi la vorto de Dio eliris ?
cxu gxi venis al vi solaj ?
*
Se iu sxajnas al si esti profeto aux lauxspirita ,
li sciigxu pri tio ,
kion mi skribas al vi ,
ke gxi estas la ordono de la Sinjoro .
*
Sed se iu ne scias ,
li ne sciu .
*
Tial ,
fratoj ,
deziregu profeti ,
kaj ne malpermesu paroli per lingvoj .
*
Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde .