1Corinthians:15:12-34
Seeker Overlay ON
*
Nu ,
se Kristo estas predikata ,
ke li relevigxis el la mortintoj ,
kiel do diras kelkaj el vi ,
ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj ?
*
Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj ,
ankaux Kristo ne relevigxis ;
*
kaj se Kristo ne relevigxis ,
vana ja estas nia predikado ,
vana ankaux estas via fido .
*
Jes ,
kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio ;
tial ke ni atestis pri Dio ,
ke Li relevis Kriston ;
kiun Li ne relevis ,
se la mortintoj ja ne relevigxas .
*
CXar se la mortintoj ne relevigxas ,
ankaux Kristo ne relevigxis ;
*
kaj se Kristo ne relevigxis ,
via fido estas vana ;
vi estas ankoraux en viaj pekoj .
*
Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo .
*
Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo ,
ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj .
*
Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj ,
la unuaajxo de la dormantoj .
*
CXar tial ,
ke per homo venis la morto ,
per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj .
*
CXar kiel en Adam cxiuj mortas ,
tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj .
*
Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo ,
poste tiuj ,
kiuj apartenas al Kristo ,
cxe lia alveno .
*
Poste venos la fino ,
kiam li transdonos la regxecon al Dio ,
al la Patro ;
kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon .
*
CXar li devas regxadi ,
gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn .
*
La lasta neniigota malamiko estas la morto .
*
CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn .
Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita ,
estas evidente ,
ke esceptita estas Tiu ,
kiu submetis cxion al li .
*
Kaj kiam cxio estos submetita al li ,
tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu ,
kiu submetis cxion al li ,
por ke Dio estu cxio en cxio .
*
Alie kion faros tiuj ,
kiuj baptigxas pro la mortintoj ?
Se la mortintoj tute ne relevigxas ,
kial do ili baptigxas pro ili ?
*
kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon ?
*
Mi asertas per la singratulado pro vi ,
fratoj ,
kiun mi havas en Kristo Jesuo ,
nia Sinjoro ,
mi mortas cxiutage .
*
Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso ,
kiel mi per tio profitas ?
Se la mortintoj ne relevigxas ,
ni mangxu kaj trinku ,
cxar morgaux ni mortos .
*
Ne trompigxu ;
Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn .
*
Malebriigxu en justeco ,
kaj ne peku ;
cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio ;
mi tion diras ,
por hontigi vin .