1Corinthians:9
Seeker Overlay ON
*
CXu mi ne estas libera ?
cxu mi ne estas apostolo ?
cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo ?
cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro ?
*
Se cxe aliaj mi ne estas apostolo ,
tamen almenaux mi estas cxe vi ;
cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro .
*
Mia respondo al tiuj ,
kiuj min ekzamenas ,
estas jena :
*
CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki ?
*
CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon ,
kiu estas kredantino ,
kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas ?
*
Aux mi sola kaj Barnabas ,
cxu ni ne rajtas cxesi labori ?
*
Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo ?
kiu plantas vinbergxardenon ,
kaj ne mangxas gxian frukton ?
aux kiu pasxtas sxafaron ,
kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro ?
*
CXu mi parolas tion kiel homo ?
cxu ne diras la legxo tion saman ?
*
CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta .
CXu pri la bovoj Dio zorgas ?
*
aux cxu Li diras tion tute pro ni ?
Jes ,
pro ni gxi estas skribita ;
cxar pluganto devas plugi kun espero ,
kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno .
*
Se ni semis al vi spiritajn aferojn ,
cxu estas io grava ,
se ni rikoltos viajn karnajn aferojn ?
*
Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi ,
cxu ne ni ankoraux pli multe ?
Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton ;
sed ni eltenas cxion ,
por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo .
*
CXu vi ne scias ,
ke tiuj ,
kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj ,
mangxas el la templaj mangxajxoj ,
kaj tiuj ,
kiuj dejxoras cxe la altaro ,
partoprenas kune kun la altaro ?
*
Tial same la Sinjoro ordonis ,
ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio .
*
Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj ;
kaj mi skribas cxi tion ,
ne por ke tio estu farita cxe mi ;
cxar estus pli bone por mi morti ,
ol se iu vantigus mian fierajxon .
*
CXar se mi predikas la evangelion ,
mi havas nenion ,
pri kio fieri ;
cxar neceseco kusxas sur mi ;
cxar ve al mi ,
se mi ne predikus la evangelion !
*
CXar se mi tion faras propravole ,
mi havas rekompencon ;
sed se ne propravole ,
kiel administranto mi estas komisiita .
*
Kio do estas mia rekompenco ?
Ke kiam mi predikas la evangelion ,
mi faru la evangelion senpaga ,
por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio .
*
CXar estante libera de cxiuj ,
mi min sklavigis sub cxiujn ,
por ke mi gajnu des pli multajn .
*
Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo ,
por ke mi gajnu Judojn ;
al tiuj ,
kiuj estas sub la legxo ,
kiel sub la legxo ,
ne estante mem sub la legxo ,
por ke mi gajnu tiujn ,
kiuj estas sub la legxo ;
*
al tiuj ,
kiuj estas sen legxo ,
kiel sen legxo ,
ne estante sen legxo rilate Dion ,
sed sub legxo rilate Kriston ,
por ke mi gajnu tiujn ,
kiuj estas sen legxo .
*
Al la malfortuloj mi farigxis malforta ,
por ke mi gajnu la malfortulojn ;
mi farigxis cxio al cxiuj ,
por ke mi nepre savu kelkajn .
*
Kaj mi faras cxion pro la evangelio ,
por ke mi gxin partoprenu .
*
CXu vi ne scias ,
ke cxiuj kurantoj en la areno kuras ,
sed nur unu ricevas la premion ?
Tiel same kuru ,
por ke vi atingu .
*
Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio .
Ili faras tion ,
por ricevi pereontan kronon ;
sed ni ,
nepereontan .
*
Mi do tiel kuras ,
kiel ne sendecide ;
tiel mi boksas ,
kiel ne batante la aeron ;
*
sed mi kontuzas mian korpon ,
kaj gxin subpremas ;
por ke mi ,
predikinte al aliaj ,
nepre ne estu mem forrifuzata .