1John:1:5-2:14




esperanto@1John:1:5 @ Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.

esperanto@1John:1:6 @ Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;

esperanto@1John:1:7 @ sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

esperanto@1John:1:8 @ Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.

esperanto@1John:1:9 @ Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

esperanto@1John:1:10 @ Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

esperanto@1John:2:1 @ Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;

esperanto@1John:2:2 @ kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

esperanto@1John:2:3 @ Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn.

esperanto@1John:2:4 @ Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;

esperanto@1John:2:5 @ sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:

esperanto@1John:2:6 @ kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

esperanto@1John:2:7 @ Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi auxdis.

esperanto@1John:2:8 @ Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.

esperanto@1John:2:9 @ Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun.

esperanto@1John:2:10 @ Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo.

esperanto@1John:2:11 @ Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

esperanto@1John:2:12 @ Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.

esperanto@1John:2:13 @ Mi skribas al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, cxar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi konas la Patron.

esperanto@1John:2:14 @ Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1John] [1John:0] [1John:1John] [1John:2] [Discuss] Tag 1John:1:5-2:14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: