1John:4:1-6
esperanto@1John:4:1 @ Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.
esperanto@1John:4:2 @ Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:cxiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;
esperanto@1John:4:3 @ kaj cxiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj cxi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi auxdis, ke gxi venas; kaj nun gxi jam estas en la mondo.
esperanto@1John:4:4 @ Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.
esperanto@1John:4:5 @ Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laux la mondo, kaj la mondo ilin auxskultas.
esperanto@1John:4:6 @ Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auxskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne auxskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.