1John:4:7-21




esperanto@1John:4:7 @ Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas.

esperanto@1John:4:8 @ Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, cxar Dio estas amo.

esperanto@1John:4:9 @ Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

esperanto@1John:4:10 @ Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

esperanto@1John:4:11 @ Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian.

esperanto@1John:4:12 @ Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;

esperanto@1John:4:13 @ jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni.

esperanto@1John:4:14 @ Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

esperanto@1John:4:15 @ En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.

esperanto@1John:4:16 @ Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

esperanto@1John:4:17 @ Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.

esperanto@1John:4:18 @ Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo.

esperanto@1John:4:19 @ Ni amas, cxar Li unue nin amis.

esperanto@1John:4:20 @ Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.

esperanto@1John:4:21 @ Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1John] [1John:3] [1John:4] [1John:5] [Discuss] Tag 1John:4:7-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: