1Kings:10:14-29




esperanto@1Kings:10:14 @ La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;

esperanto@1Kings:10:15 @ krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.

esperanto@1Kings:10:16 @ Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)

esperanto@1Kings:10:17 @ kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min’oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.

esperanto@1Kings:10:18 @ Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.

esperanto@1Kings:10:19 @ Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.

esperanto@1Kings:10:20 @ Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.

esperanto@1Kings:10:21 @ Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.

esperanto@1Kings:10:22 @ CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.

esperanto@1Kings:10:23 @ Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.

esperanto@1Kings:10:24 @ Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.

esperanto@1Kings:10:25 @ Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.

esperanto@1Kings:10:26 @ Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.

esperanto@1Kings:10:27 @ Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.

esperanto@1Kings:10:28 @ La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.

esperanto@1Kings:10:29 @ CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Kings] [1Kings:9] [1Kings:10] [1Kings:11] [Discuss] Tag 1Kings:10:14-29 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: