1Kings:20:13-34



Seeker Overlay ON

* Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab , regxo de Izrael , kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason ? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi , por ke vi sciu , ke Mi estas la Eternulo . * Kaj Ahxab diris:Per kiu ? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj . Kaj li diris:Kiu komencos la batalon ? Kaj tiu respondis:Vi . * Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj , kaj montrigxis , ke ilia nombro estas ducent tridek du ; post ili li kalkulis la tutan popolon , cxiujn Izraelidojn , sep mil . * Ili eliris en tagmezo , kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj , li kaj la regxoj , la tridek du regxoj , kiuj helpis lin . * Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj . Ben-Hadad sendis , kaj oni raportis al li , dirante:Viroj eliris el Samario . * Tiam li diris:Se por paco ili eliris , kaptu ilin vivajn ; kaj se ili eliris por milito , ankaux kaptu ilin vivajn . * Tiuj eliris el la urbo , la junuloj de la regionestroj , kaj la militistaro post ili . * Kaj ili batis cxiu sian renkontiton ; kaj la Sirianoj forkuris , kaj la Izraelidoj ilin postkuris . Kaj Ben-Hadad , regxo de Sirio , savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj . * Tiam eliris la regxo de Izrael kaj venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn , kaj li faris inter la Sirianoj grandan bucxon . * Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael , kaj diris al li:Iru , fortigu vin , atendu kaj rigardu , kion vi devas fari ; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin . * Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj , tial ili venkis nin ; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo , ni certe venkos ilin . * Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko , kaj starigu anstataux ili regionestrojn ; * kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu , kiu falis cxe vi , kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj ; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo , kaj tiam ni certe ilin venkos . Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel . * Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn , kaj iris en Afekon , por militi kontraux la Izraelidoj . * Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili . Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili , kiel du malgrandaj kapraroj ; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon . * Tiam aliris homo de Dio , kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio , ke la Sirianoj diris , ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj , Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon , por ke vi sciu , ke Mi estas la Eternulo . * Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum sep tagoj . En la sepa tago komencigxis la batalo ; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago . * La ceteraj forkuris en la urbon Afek . Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil . Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon , en plej internan cxambron de unu domo . * Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis , ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj ; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn , kaj ni eliru al la regxo de Izrael ; eble li lasos la vivon al via animo . * Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn , kaj venis al la regxo de Izrael , kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo . Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux ? li estas mia frato . * La homoj prenis tion kiel bonan signon , kaj rapidis certigxi , cxu tio estas pri li , kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad . Kaj li diris:Iru , venigu lin . Tiam eliris al li Ben-Hadad , kaj li sidigis lin sur la cxaro . * Kaj tiu diris al li:La urbojn , kiujn mia patro prenis de via patro , mi redonos ; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko , kiel mia patro arangxis en Samario . (Kaj Ahxab diris :) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo . Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Kings] [1Kings:19] [1Kings:20] [1Kings:21] [Discuss] Tag 1Kings:20:13-34 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: