1Kings:4
Seeker Overlay ON
*
Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael .
*
Kaj jen estas la estroj ,
kiuj estis cxe li:Azarja ,
filo de Cadok ,
pastro ;
*
Elihxoref kaj Ahxija ,
filoj de SXisxa ,
skribistoj ;
Jehosxafat ,
filo de Ahxilud ,
kronikisto ;
*
kaj Benaja ,
filo de Jehojada ,
super la militistaro ;
kaj Cadok kaj Ebjatar ,
pastroj ;
*
kaj Azarja ,
filo de Natan ,
super la administrantoj ;
kaj Zabud ,
filo de Natan ,
pastro ,
amiko de la regxo ;
*
kaj Ahxisxar super la palaco ;
kaj Adoniram ,
filo de Abda ,
super la impostoj .
*
Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael ,
kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo ;
unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn .
*
Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-HXur ,
sur la monto de Efraim ;
*
Ben-Deker ,
en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan ;
*
Ben-HXesed ,
en Arubot ;
al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer ;
*
Ben-Abinadab ,
super la tuta regiono Dor ;
Tafat ,
filino de Salomono ,
estis lia edzino ;
*
Baana ,
filo de Ahxilud ,
en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet -
SXean ,
kiu estas apud Cartan ,
malsupre de Jizreel ,
de Bet-SXean gxis Abel -
Mehxola ,
gxis trans Jokmeam ;
*
Ben-Geber ,
en Ramot en Gilead ;
al li apartenis la Vilagxoj de Jair ,
filo de Manase ,
kiuj estis en Gilead ;
al li apartenis la distrikto Argob ,
kiu estis en Basxan ,
sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj ;
*
Ahxinadab ,
filo de Ido ,
en Mahxanaim ;
*
Ahximaac ,
en la regiono de Naftali ;
ankaux li prenis Basmaton ,
filinon de Salomono ,
kiel edzinon ;
*
Baana ,
filo de HXusxaj ,
en la regiono de Asxer kaj en Alot ;
*
Jehosxafat ,
filo de Paruahx ,
en la regiono de Isahxar ;
*
SXimei ,
filo de Ela ,
en la regiono de Benjamen ;
*
Geber ,
filo de Uri ,
en la regiono Gilead ,
en la lando de Sihxon ,
regxo de la Amoridoj ,
kaj de Og ,
regxo de Basxan .
Unu administranto estis en tiu tuta lando .
*
Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro ;
ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj .
*
Salomono regis super cxiuj regnoj ,
de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo ;
ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo .
*
La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor ’
oj da delikata faruno kaj sesdek kor ’
oj da simpla faruno ,
*
dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj ,
krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj .
*
CXar li regis super la tuta transo de la Rivero ,
de Tifsahx gxis Gaza ,
super cxiuj regxoj de trans la Rivero ;
kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj .
*
Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco ,
cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo ,
de Dan gxis Beer-SXeba ,
dum la tuta vivo de Salomono .
*
Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn .
*
Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono ,
kaj por cxiuj ,
kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono ,
cxiu en sia monato ,
nenion mankigante .
*
Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko ,
kie li estis ,
cxiu laux sia instrukcio .
*
Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito ,
kiel la sablo cxe la maro .
*
Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda ,
ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo .
*
Kaj li estis pli sagxa ,
ol cxiuj homoj ,
pli ol Etan la Ezrahxido ,
kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda ,
filoj de Mahxol ;
kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe .
*
Kaj li eldiris tri mil sentencojn ;
kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin .
*
Kaj li parolis pri la arboj ,
de la cedro ,
kiu estas sur Lebanon ,
gxis la hisopo ,
kiu elkreskas el la muro ;
kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj .
*
Kaj oni venadis el cxiuj popoloj ,
por auxskulti la sagxecon de Salomono ,
de cxiuj regxoj de la tero ,
kiuj auxdis pri lia sagxeco .