1Kings:7:1-12




esperanto@1Kings:7:1 @ Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.

esperanto@1Kings:7:2 @ Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.

esperanto@1Kings:7:3 @ Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.

esperanto@1Kings:7:4 @ Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.

esperanto@1Kings:7:5 @ Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.

esperanto@1Kings:7:6 @ Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.

esperanto@1Kings:7:7 @ Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.

esperanto@1Kings:7:8 @ Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.

esperanto@1Kings:7:9 @ CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.

esperanto@1Kings:7:10 @ En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.

esperanto@1Kings:7:11 @ Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.

esperanto@1Kings:7:12 @ Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Kings] [1Kings:6] [1Kings:7] [1Kings:8] [Discuss] Tag 1Kings:7:1-12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: