1Kings:8
Seeker Overlay ON
*
Tiam Salomono kunvenigis la plejagxulojn de Izrael kaj cxiujn cxefojn de la triboj ,
la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj ,
al la regxo Salomono en Jerusalemon ,
por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David ,
tio estas el Cion .
*
Kaj kolektigxis al la regxo Salomono cxiuj Izraelidoj al la festo ,
en la monato Etanim ,
tio estas la sepa monato .
*
Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael ;
kaj la pastroj ekportis la keston .
*
Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno ,
kaj cxiujn sanktajn vazojn ,
kiuj estis en la tabernaklo ;
ilin portis la pastroj kaj la Levidoj .
*
Kaj la regxo Salomono ,
kaj la tuta komunumo de Izrael ,
kiu kolektigxis al li ,
estis kun li antaux la kesto ,
oferbucxante sxafojn kaj bovojn ,
kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco .
*
Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon ,
en la profundon de la domo ,
en la plejsanktejon ,
sub la flugilojn de la keruboj .
*
CXar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto ,
kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj gxiajn stangojn de supre .
*
Kaj la stangoj estis tiel longaj ,
ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo ,
sed ekstere ili ne estis videblaj ;
kaj ili restis tie gxis la nuna tago .
*
En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj ,
kiujn metis tien Moseo sur HXoreb ,
kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta .
*
Kiam la pastroj eliris el la sanktejo ,
nubo plenigis la domon de la Eternulo .
*
Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi ,
pro la nubo ;
cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo .
*
Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris ,
ke Li deziras logxi en mallumo ;
*
tial mi konstruis domon por Via logxado ,
lokon por Via restado eterna .
*
Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael ;
kaj la tuta komunumo de Izrael staris .
*
Kaj li diris:Benata estu la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
kiu parolis per Sia busxo al mia patro David ,
kaj nun plenumis per Sia mano ,
dirante :
*
De post la tago ,
kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo ,
Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael ,
por konstrui domon ,
en kiu estus Mia nomo ;
sed Mi elektis Davidon ,
ke li estu super Mia popolo Izrael .
*
Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo ,
Dio de Izrael .
*
Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo ,
vi agis bone ,
havante tian intencon ;
*
tamen la domon konstruos ne vi ,
sed nur via filo ,
kiu eliris el viaj lumboj ,
konstruos la domon al Mia nomo .
*
Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton ,
kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael ,
kiel diris la Eternulo ,
kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo ,
Dio de Izrael .
*
Kaj mi arangxis tie lokon por la kesto ,
en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo ,
kiun Li faris kun niaj patroj ,
kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta .
*
Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael ,
kaj li etendis siajn manojn al la cxielo ,
*
kaj li parolis:Ho Eternulo ,
Dio de Izrael !
ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre ;
Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj ,
kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro ;
*
Vi plenumis al Via servanto David ,
mia patro ,
kion Vi promesis al li ;
Vi parolis per Via busxo ,
kaj Vi plenumis per Via mano ,
kiel ni nun vidas .
*
Nun ,
ho Eternulo ,
Dio de Izrael ,
plenumu al Via servanto David ,
mia patro ,
kion Vi promesis al li ,
dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro ,
sidanta sur la trono de Izrael ,
se viaj filoj nur observados sian vojon ,
por iradi antaux Mi ,
kiel vi iradis antaux Mi .
*
Nun ,
ho Dio de Izrael ,
verigxu Via vorto ,
kiun Vi diris al Via servanto David ,
mia patro .
*
CXu efektive Dio logxus sur la tero ?
ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi ;
des pli tion ne povas cxi tiu domo ,
kiun mi konstruis !
*
Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego ,
ho Eternulo ,
mia Dio ,
por auxskulti la vokadon kaj la pregxon ,
per kiu Via servanto pregxas antaux Vi hodiaux ;
*
por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo nokte kaj tage ,
super la loko ,
pri kiu Vi diris:Mia nomo tie estos ;
por auxskulti la pregxon ,
kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko .
*
Kaj auxskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael ,
kiun ili pregxos sur cxi tiu loko ;
auxskultu sur la loko de Via logxado en la cxielo ;
kaj kiam Vi auxskultos ,
Vi pardonu .
*
Kiam iu pekos kontraux sia proksimulo ,
kaj oni postulos de li jxuron ,
ke li jxuru ,
kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo :
*
tiam auxskultu en la cxielo ,
kaj faru jugxon pri Viaj servantoj ,
kondamnante la manbonagulon ,
metante lian konduton sur lian kapon ,
kaj montrante la pravecon de la virtulo ,
rekompencante lin laux lia virteco .
*
Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio ,
ke gxi pekis antaux Vi ,
sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo :
*
tiam auxskultu en la cxielo ,
kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael ,
kaj revenigu ilin sur la teron ,
kiun Vi donis al iliaj patroj .
*
Se la cxielo sxlosigxos tiel ,
ke ne estos pluvo pro tio ,
ke ili pekis antaux Vi ,
sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko ,
por ke Vi auxskultu ilin :
*
tiam auxskultu en la cxielo ,
kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael ,
montrante al ili la bonan vojon ,
kiun ili devas iri ,
kaj donu pluvon sur Vian landon ,
kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon .
*
Se estos malsato en la lando ,
aux se estos pesto ,
brulsekeco ,
velkado ,
akridoj ,
aux vermoj ,
aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado ,
aux se estos ia plago aux malsano ;
*
cxe cxiu pregxo ,
cxe cxiu petego ,
kiu venos de iu homo aux de Via tuta popolo Izrael ,
kiam cxiu el ili sentos malfelicxon en sia koro kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo :
*
Vi auxskultu en la cxielo ,
en la loko de Via logxado ,
kaj pardonu ,
kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto ,
kiel Vi konas lian koron (
cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj );
*
por ke ili Vin timu dum la tuta tempo ,
kiun ili vivas sur la tero ,
kiun Vi donis al niaj patroj .
*
Ankaux koncerne aligentulon ,
kiu ne estas el Via popolo Izrael ,
sed venos el malproksima lando pro Via nomo
* (
cxar ili auxdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako ),
kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo :
*
Vi auxskultu en la cxielo ,
en la loko de Via logxado ,
kaj faru cxion ,
pri kio vokos al Vi la aligentulo ;
por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon ,
por ke ili timu Vin ,
kiel Via popolo Izrael ,
kaj por ke ili sciu ,
ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo ,
kiun mi konstruis .
*
Kiam Via popolo eliros milite kontraux sian malamikon laux la vojo ,
laux kiu Vi ilin sendos ,
kaj ili pregxos al la Eternulo ,
turninte sin al la urbo ,
kiun Vi elektis ,
kaj al la domo ,
kiun mi konstruis al Via nomo :
*
tiam auxskultu en la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon ,
kaj defendu ilian aferon .
*
Se ili pekos antaux Vi (
cxar ne ekzistas homo ,
kiu ne pekas ),
kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko ,
kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan ,
malproksiman aux proksiman ;
*
sed ili rekonsciigxos en la lando ,
en kiu ili estos kaptitaj ,
konvertigxos ,
kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj ,
dirante:Ni pekis ,
ni malbonagis ,
ni krimis ;
*
kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj ,
kiuj ilin kaptis ,
kaj ili pregxos al Vi ,
turninte sin al sia lando ,
kiun Vi donis al iliaj patroj ,
al la urbo ,
kiun Vi elektis ,
kaj al la domo ,
kiun mi konstruis al Via nomo :
*
tiam auxskultu en la cxielo ,
en la loko de Via logxado ,
ilian pregxon kaj ilian petegon ,
kaj defendu ilian aferon ;
*
kaj pardonu al Via popolo tion ,
per kio ili pekis antaux Vi ,
kaj cxiujn iliajn krimojn ,
kiujn ili faris kontraux Vi ,
kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj ,
por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili .
*
CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo ,
kiun Vi elkondukis el Egiptujo ,
el la fera forno .
*
Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael ,
por ke Vi auxdu ilin pri cxio ,
pri kio ili vokas al Vi .
*
CXar Vi distingis ilin kiel Vian heredajxon el cxiuj popoloj de la tero ,
kiel Vi diris per Via servanto Moseo ,
kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo ,
ho Sinjoro ,
Eternulo .
*
Kiam Salomono finis pregxi antaux la Eternulo tiun tutan pregxon kaj petegon ,
li levigxis de sia genuado antaux la altaro de la Eternulo ,
kaj liaj manoj estis etenditaj al la cxielo .
*
Kaj li starigxis ,
kaj benis la tutan komunumon de Izrael per lauxta vocxo ,
dirante :
*
Benata estu la Eternulo ,
kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al cxio ,
kion Li diris:ne forfalis ecx unu vorto el cxiuj Liaj bonaj vortoj ,
kiujn Li diris per Sia servanto Moseo .
*
La Eternulo ,
nia Dio ,
estu kun ni ,
kiel Li estis kun niaj patroj ,
Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin ;
*
Li klinu nian koron al Si ,
por ke ni iru laux cxiuj Liaj vojoj ,
kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn regulojn ,
kiujn Li donis al niaj patroj .
*
Kaj cxi tiuj miaj vortoj ,
kiujn mi pregxis antaux la Eternulo ,
estu proksimaj al la Eternulo ,
nia Dio ,
tage kaj nokte ,
por ke Li faru justajxon al Sia servanto kaj justajxon al Sia popolo Izrael en cxiuj tagoj ;
*
por ke cxiuj popoloj de la tero sciu ,
ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia .
*
Via koro estu tute sindona al la Eternulo ,
nia Dio ,
por iri laux Liaj legxoj kaj por observi Liajn ordonojn ,
kiel hodiaux .
*
Kaj la regxo kaj kun li cxiuj Izraelidoj bucxis oferojn antaux la Eternulo .
*
Kaj Salomono oferis la pacoferon ,
kiun li alportis al la Eternulo ,
dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil sxafojn .
Tiamaniere la regxo kaj cxiuj Izraelidoj inauxguris la domon de la Eternulo .
*
En tiu tago la regxo sanktigis la mezon de la korto ,
kiu estis antaux la domo de la Eternulo ;
cxar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj ;
cxar la kupra altaro ,
kiu estis antaux la Eternulo ,
estis tro malgranda ,
por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj .
*
Kaj Salomono faris tiam feston ,
kaj kun li la tuta Izrael ,
tre granda anaro ,
kiu kunvenis de HXamat gxis la torento de Egiptujo ,
antaux la Eternulo ,
nia Dio ,
dum sep tagoj kaj ankoraux sep tagoj ,
kune dek kvar tagoj .
*
En la oka tago li forsendis la popolon ;
kaj ili benis la regxon ,
kaj iris al siaj tendoj ,
gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono ,
kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael .