1Peter:2:13-25




esperanto@1Peter:2:13 @ Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto;

esperanto@1Peter:2:14 @ cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.

esperanto@1Peter:2:15 @ CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;

esperanto@1Peter:2:16 @ kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

esperanto@1Peter:2:17 @ CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

esperanto@1Peter:2:18 @ Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.

esperanto@1Peter:2:19 @ CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.

esperanto@1Peter:2:20 @ CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.

esperanto@1Peter:2:21 @ CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;

esperanto@1Peter:2:22 @ pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;

esperanto@1Peter:2:23 @ insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;

esperanto@1Peter:2:24 @ li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

esperanto@1Peter:2:25 @ CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Peter] [1Peter:1] [1Peter:2] [1Peter:3] [Discuss] Tag 1Peter:2:13-25 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: