1Peter:4:12-19
Seeker Overlay ON
*
Amataj ,
ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin ,
kvazaux io stranga okazus cxe vi ;
*
sed laux tio ,
ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo ,
gxoju ;
por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege .
*
Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo ,
felicxegaj vi estas ;
cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi .
*
Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto ,
aux sxtelisto ,
aux malbonfarinto ,
aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj ;
*
sed se iu suferas kiel Kristano ,
li ne hontu ;
sed li gloru Dion en tiu nomo .
*
CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio ;
kaj se gxi komencigxas cxe ni ,
kia estos la sorto de tiuj ,
kiuj ne obeas al la evangelio de Dio ?
*
Kaj se justulo apenaux savigxas ,
kie aperos malpiulo kaj pekulo ?
*
Tial ankaux tiuj ,
kiuj suferas laux la volo de Dio ,
alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto .