1Peter:4:12-19
esperanto@1Peter:4:12 @ Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
esperanto@1Peter:4:13 @ sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.
esperanto@1Peter:4:14 @ Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
esperanto@1Peter:4:15 @ Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
esperanto@1Peter:4:16 @ sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
esperanto@1Peter:4:17 @ CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
esperanto@1Peter:4:18 @ Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
esperanto@1Peter:4:19 @ Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.