1Samuel:11:1-11




esperanto@1Samuel:11:1 @ Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

esperanto@1Samuel:11:2 @ Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

esperanto@1Samuel:11:3 @ Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

esperanto@1Samuel:11:4 @ Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo lauxte ekploris.

esperanto@1Samuel:11:5 @ Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.

esperanto@1Samuel:11:6 @ Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li auxdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.

esperanto@1Samuel:11:7 @ Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.

esperanto@1Samuel:11:8 @ Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

esperanto@1Samuel:11:9 @ Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.

esperanto@1Samuel:11:10 @ Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.

esperanto@1Samuel:11:11 @ En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1Samuel] [1Samuel:10] [1Samuel:11] [1Samuel:12] [Discuss] Tag 1Samuel:11:1-11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: