2Corinthians:1:12-2



Seeker Overlay ON

* CXar jen estas nia singratulado , nome la atesto de nia konscienco , ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio , ne laux homa sagxeco , sed laux la graco de Dio , ni kondutadis en la mondo , kaj precipe cxe vi . * CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio , kion vi legas kaj prikonsentas , kaj mi esperas , ke vi prikonsentos gxis la fino ; * kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni , ke ni estas via singratulado , tiel same , kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo . * Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi , por ke vi havu duoblan gracon , * kaj vizitinte vin survoje , trairi en Makedonujon , kaj denove el Makedonujo veni al vi , kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo . * Kiam mi do tiel intencis , cxu mi elmontris kapricemon ? aux kion mi celas , cxu mi tion celas lauxkarne , tiel ke estu cxe mi la Jes , Jes , kaj la Ne , Ne ? * Sed , kiel Dio estas fidela , nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne . * CXar la Filo de Dio , Jesuo Kristo , kiu de ni estas predikita inter vi , de mi kaj Silvano kaj Timoteo , ne estis Jes kaj Ne , sed en li la Jes estigxis . * CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio , en li estas la Jes ; tial ankaux per li estas la Amen , por la gloro al Dio per ni . * Kaj tiu , kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin , estas Dio , * kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj . * Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon , ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto . * Ne kvazaux ni estrus super via fido , sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo ; cxar per via fido vi staras . * Mi mem , Pauxlo , petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo , mi , kiu en via cxeesto estas humila inter vi , sed , forestante , tre kuragxas rilate al vi : * mi mem petegas vin , ke cxeestante , mi ne kuragxu per la insisteco , per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj , kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn . * CXar kvankam ni iradas en karno , tamen ni ne militadas laux karno * (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj , sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj ); * dejxetante diskutojn , kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio , kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo , * kaj starante pretaj puni cxian malobeon , tuj kiam via obeo plenumigxos . * Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo . Se iu fidas en si mem , ke li apartenas al Kristo , li denove pripensu en si mem , ke kiel li apartenas al Kristo , tiel same ankaux ni . * CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro , por vin edifi , kaj ne por vin dejxeti ), mi ne hontus ; * por ke ne sxajnu , kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj . * CXar , oni diras , liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj ; sed lia korpa aspekto estas malforta , kaj lia parolo malsxatinda . * Tiu homo konsideru , ke kiaj , forestante , ni estas per leteroj , tiaj , cxeestante , ni estas ankaux per agado . * CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj ; cxar ili estas neprudentaj , mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem . * Sed ni fieros ne pretermezure , sed laux la amplekso de la mezurilo , kiun Dio destinis al ni , por mezuri , por atingi ecx gxis vi . * CXar ni ne tro etendas nin , kvazaux ni ne atingus gxis vi ; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo , * ne fierante pretermezure , nome en laboroj malpropraj , sed esperante , ke dum kreskos via fido , ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo , * por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi , kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj . * Sed kiu fieras , tiu fieru en la Eternulo . * CXar ne tiu , kiu sin mem rekomendas , estas akceptata , sed tiu , kiun rekomendas la Sinjoro . * Mi volas , ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco ; sed efektive vi ja pacience min toleras . * CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo , cxar mi fiancxigis vin al unu edzo , por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo . * Sed mi timas , ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco , viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco , kiu estas en Kristo . * CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston , kiun ni ne predikis , aux se vi ricevas malsaman spiriton , kiun vi ne ricevis , aux malsaman evangelion , kiun vi ne akceptis , facilanime vi lin toleras . * CXar mi opinias , ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn . * Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo , mi tamen ne tia estas laux scio ; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj . * Aux cxu mi pekis , humiligante min , por ke vi estu altigitaj , en tio , ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio ? * Mi senigis aliajn ekleziojn , ricevante de ili pagon , por servi al vi ; * kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon , mi ne estis sxargxo sur iu ; cxar la fratoj , veninte el Makedonujo , plenigis la mezuron de mia bezono ; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin , kaj ankoraux tenos . * Jen estas la vero de Kristo en mi , ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj . * Kial ? cxu tial , ke mi vin ne amas ? Dio scias . * Sed kiel mi faras , tiel mi ankaux faros , por forigi la pretekston al tiuj , kiuj deziras pretekston , por ke , en kio ili fieras , ili trovigxu samaj , kiel ni . * CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj , trompemaj laboristoj , sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo . * Kaj nenia miro ; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo . * Estas do nenio granda , se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco ; ilia finigxo estos laux iliaj faroj . * Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa ; sed se vi ja tiel opinias min , tamen min akceptu kiel malsagxan , por ke mi ankaux iom fanfaronu . * Tion , kion mi diras , mi diras ne laux la Sinjoro , sed kvazaux malsagxe , en cxi tiu insistado pri fierado . * CXar multaj fanfaronas laux la karno , do mi ankaux fanfaronos . * CXar vi afable toleras malsagxulojn , estante mem sagxaj . * CXar vi toleras homon , se li vin sklavigas , se li vin formangxas , se li vin kaptas , se li sin altigas , se li batas al vi la vizagxon . * Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo , kvazaux ni estus malfortigxintaj . Tamen pri kio iu kuragxas , pri tio (mi parolas en malsagxeco ) mi ankaux kuragxas . * CXu ili estas Hebreoj ? mi ankaux . CXu ili estas Izraelidoj ? mi ankaux . CXu ili estas el la idaro de Abraham ? mi ankaux . * CXu ili estas servantoj al Kristo ? (mi parolas kiel frenezulo ) mi plie ; en laboroj pli abunde , en malliberejoj pli abunde , en batoj supermezure , en mortigxoj ofte . * De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu . * Trifoje mi estas batita per vergoj , unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj , trifoje mi suferis sxippereon , nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro ; * en oftaj vojagxoj , en dangxeroj de riveroj , dangxeroj de rabistoj , dangxeroj de Judoj , dangxeroj de la nacianoj , dangxeroj en urbo , dangxeroj en dezerto , dangxeroj en la maro , dangxeroj inter falsaj fratoj ; * en laboro kaj sufero , en oftaj sendormigxoj , en malsato kaj soifo , en oftaj fastoj , en malvarmo kaj senvesteco . * Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio , kio min premas cxiutage , nome la zorgado pri cxiuj eklezioj . * Kiu estas malforta , kaj mi ne estas malforta ? kiu estas faligata , kaj mi ne indignas ? * Se mi nepre devas fanfaroni , mi fanfaronos pri tio , kio rilatas al mia malforteco . * La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo , Tiu , kiu cxiam estas benata , scias , ke mi ne mensogas . * En Damasko , la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj , por min kapti ; * kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo , kaj mi eligxis de liaj manoj . * Mi nepre devas fanfaroni , kvankam tio ne konvenas ; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro . * Mi konas viron en Kristo , antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo , mi ne scias , cxu ekster la korpo , mi ne scias ; Dio scias ) eklevitan gxis en la trian cxielon ; * kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo , aux ekster la korpo , mi ne scias ; Dio scias ), * ke li estis eklevita en Paradizon , kaj auxdis nedireblajn vortojn , kiujn ne estas permesate al homo paroli . * Pro tia homo mi fieros ; sed pro mi mem mi ne fieros , krom rilate al miaj malfortajxoj . * CXar se mi deziros fieri , mi ne estos malsagxa ; cxar mi diros la veron ; sed mi min detenas , por ke neniu min opiniu supera ol tia , kia li vidas min , aux auxdas cxe mi . * Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu , estis donita al mi dornego por la karno , sendito de Satano , por min kontuzi , por ke mi ne tro altigxu . * Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron , ke gxi foriru de mi . * Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi , cxar mia potenco perfektigxas en malforteco . Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj , por ke la potenco de Kristo kovru min . * Mi do plezuron havas en malfortajxoj , en atencoj , en bezonegoj , en persekutoj , en suferoj , pro Kristo ; cxar kiam mi estas malforta , tiam mi estas forta . * Mi malsagxigxis:vi min devigis ; cxar mi devus estis lauxdata de vi ; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn , kvankam mi estas nenio . * Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco , per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj . * CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj , krom en tio , ke mi mem ne sxargxigxis al vi ? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon . * Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi ; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi , cxar mi celas ne viajn , sed vin ; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj , sed la gepatroj por la idoj . * Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj . Se mi vin amas pli abunde , cxu mi estas des malpli amata ? * Tio estu , tamen mi ne estis sxargxo por vi ; sed estante ruzema , mi vin kaptis per logo . * CXu mi superruzis vin per iu el tiuj , kiujn mi sendis al vi ? * Mi instigis al Tito , kaj kune kun li mi sendis la fraton . CXu Tito vin superruzis ? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito ? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj ? * Vi ankoraux nun cxiam pensas , ke ni nin senkulpigas antaux vi . Antaux Dio , ni parolas en Kristo . Sed cxio , amataj miaj , estas por via edifo . * CXar mi timas , ke veninte , mi iel ne trovos vin tiaj , kiajn mi volas ; kaj ke mi mem estos trovata tia , kian vi ne volas ; ke iel estos malpaco , jxaluzo , koleroj , partioj , kalumnioj , murmurado , sxveligxoj , tumultoj ; * ke kiam mi revenos , mia Dio min humiligos antaux vi , kaj mi malgxojos pro multaj , kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto , kiujn ili faris . * Jen la trian fojon mi venas al vi . Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita . * Mi antauxdiris , kaj mi nun antauxdiras , kiel cxeestante la duan fojon , tiel nun forestante , al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj , ke se mi revenos , mi ne indulgos ; * cxar vi sercxas pruvon de tio , ke parolas en mi Kristo , kiu rilate al vi ne estas malforta , sed energias en vi ; * cxar li estis krucumita pro malforto , tamen li vivas per la potenco de Dio . CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li , sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi . * Provu vin mem , cxu vi estas en la fido ; ekzamenu vin mem . Aux cxu vi ne scias pri vi mem , ke Jesuo Kristo estas en vi ? se ja vi ne estas malaprobindaj . * Sed mi esperas , ke vi sciigxos , ke ni ne estas malaprobindaj . * Ni pregxas al Dio , ke vi faru nenian malbonon ; ne por tio , ke ni montrigxu aprobataj , sed por ke vi faradu tion , kio estas honorinda , ecx kvankam ni estus malaprobindaj . * CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero , sed nur por la vero . * CXar ni gxojas , kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj ; ankaux ni pregxas por via perfektigxo . * Pro tio mi skribas cxi tion , forestante , por ke , cxeestante , mi ne agu severe laux la auxtoritato , kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado . * Fine , fratoj , adiaux . Perfektigxu , konsoligxu , estu unuanimaj , vivu pace ; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi . * Salutu unu la alian per sankta kiso . * CXiuj sanktuloj vin salutas . * La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Corinthians] [2Corinthians] [2Corinthians:1] [2Corinthians:2] [Discuss] Tag 2Corinthians:1:12-2 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: