2Corinthians:11:1-15
Seeker Overlay ON
*
Mi volas ,
ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco ;
sed efektive vi ja pacience min toleras .
*
CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo ,
cxar mi fiancxigis vin al unu edzo ,
por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo .
*
Sed mi timas ,
ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco ,
viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco ,
kiu estas en Kristo .
*
CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston ,
kiun ni ne predikis ,
aux se vi ricevas malsaman spiriton ,
kiun vi ne ricevis ,
aux malsaman evangelion ,
kiun vi ne akceptis ,
facilanime vi lin toleras .
*
CXar mi opinias ,
ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn .
*
Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo ,
mi tamen ne tia estas laux scio ;
sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj .
*
Aux cxu mi pekis ,
humiligante min ,
por ke vi estu altigitaj ,
en tio ,
ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio ?
*
Mi senigis aliajn ekleziojn ,
ricevante de ili pagon ,
por servi al vi ;
*
kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon ,
mi ne estis sxargxo sur iu ;
cxar la fratoj ,
veninte el Makedonujo ,
plenigis la mezuron de mia bezono ;
kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin ,
kaj ankoraux tenos .
*
Jen estas la vero de Kristo en mi ,
ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj .
*
Kial ?
cxu tial ,
ke mi vin ne amas ?
Dio scias .
*
Sed kiel mi faras ,
tiel mi ankaux faros ,
por forigi la pretekston al tiuj ,
kiuj deziras pretekston ,
por ke ,
en kio ili fieras ,
ili trovigxu samaj ,
kiel ni .
*
CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj ,
trompemaj laboristoj ,
sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo .
*
Kaj nenia miro ;
cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo .
*
Estas do nenio granda ,
se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco ;
ilia finigxo estos laux iliaj faroj .