2Corinthians:4
Seeker Overlay ON
*
Pro tio ,
ke ni havas cxi tiun administradon ,
kiel ni ricevis kompaton ,
ni ne senkuragxigxas ;
*
sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto ,
ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio ,
sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio .
*
Sed se nia evangelio eble estas vualita ,
gxi estas vualita rilate al tiuj ,
kiuj pereas ;
*
en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj ,
por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo ,
kiu estas la bildo de Dio ,
ne brilu sur ilin .
*
CXar ni predikadas ne nin mem ,
sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron ,
kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo .
*
CXar Dio ,
kiu diris:El mallumo lumo brilos ,
Tiu brilis en niaj koroj ,
por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo .
*
Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj ,
por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio ,
kaj ne de ni mem ;
*
ni estas premegataj cxe cxiu flanko ,
tamen ne enanguligitaj ;
embarasataj ,
sed ne konsternataj ;
*
persekutataj ,
sed ne forlasataj ;
faligataj ,
sed ne detruataj ;
*
cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo ,
por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo .
*
CXar ni ,
la vivantoj ,
cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo ,
por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno .
*
La morto do energias en ni ,
sed la vivo en vi .
*
Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis ,
kaj tial mi parolis ;
ni ankaux kredas ,
kaj tial ankaux ni parolas ;
*
sciante ,
ke Tiu ,
kiu levis la Sinjoron Jesuo ,
levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi .
*
CXar cxio estas pro vi ,
por ke la graco ,
multobligita per multaj ,
abundigu la dankon al la gloro de Dio .
*
Pro tio ni ne senkuragxigxas ;
sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas ,
tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago .
*
CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni ,
pli kaj pli ekster mezuro ,
eternan pezon da gloro ;
*
dum ni rigardas ne la vidatajxojn ,
sed la nevidatajxojn ;
cxar la vidatajxoj estas tempaj ,
sed la nevidatajxoj estas eternaj .