2Corinthians:5:11-6
Seeker Overlay ON
*
Sciante do la timon al la Sinjoro ,
ni celas konvinki homojn ,
sed ni ja elmontrigxas al Dio ;
kaj ni esperas ,
ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj .
*
Ni ne denove nin rekomendas al vi ,
sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni ,
por ke vi havu ion respondi al tiuj ,
kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore .
*
CXar cxu ni estis frenezaj ,
tio estis pro Dio ,
aux cxu ni estas seriozaj ,
tio estas pro vi .
*
CXar la amo de Kristo nin devigas ;
cxar ni jugxas jene ,
ke cxar unu mortis pro cxiuj ,
tial cxiuj mortis ;
*
kaj li mortis pro cxiuj ,
por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem ,
sed por tiu ,
kiu pro ili mortis kaj relevigxis .
*
Tial ni de nun konas neniun lauxkarne ;
ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne ,
tamen ni ne plu lin tiel konas .
*
Tial se iu homo estas en Kristo ,
estas jam nova kreitajxo ;
la malnovajxoj forpasis ,
jen ili jam estigxis novaj .
*
Sed cxio estas de Dio ,
kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo ;
*
nome ,
ke Dio estis en Kristo ,
repacigante la mondon al Si ,
ne alkalkulante al ili la kulpojn ,
kaj komisiis al ni la vorton repacigan .
*
Ni do estas ambasadoroj pro Kristo ,
kvazaux Dio per ni petadus ;
ni vin petegas pro Kristo ,
repacigxu al Dio .
*
Tiun ,
kiu ne konis pekon ,
Li faris peko pro ni ;
por ke ni farigxu justeco de Dio en li .