2Kings:10:18-36




esperanto@2Kings:10:18 @ Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;

esperanto@2Kings:10:19 @ kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.

esperanto@2Kings:10:20 @ Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.

esperanto@2Kings:10:21 @ Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.

esperanto@2Kings:10:22 @ Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.

esperanto@2Kings:10:23 @ Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.

esperanto@2Kings:10:24 @ Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.

esperanto@2Kings:10:25 @ Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.

esperanto@2Kings:10:26 @ Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.

esperanto@2Kings:10:27 @ Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo.

esperanto@2Kings:10:28 @ Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.

esperanto@2Kings:10:29 @ Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Daniel.

esperanto@2Kings:10:30 @ Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.

esperanto@2Kings:10:31 @ Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.

esperanto@2Kings:10:32 @ En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj HXazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:

esperanto@2Kings:10:33 @ oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.

esperanto@2Kings:10:34 @ La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

esperanto@2Kings:10:35 @ Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.

esperanto@2Kings:10:36 @ La tempo de regxado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:9] [2Kings:10] [2Kings:11] [Discuss] Tag 2Kings:10:18-36 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: