2Kings:15:32-38
Seeker Overlay ON
*
En la dua jaro de Pekahx ,
filo de Remalja ,
regxo de Izrael ,
ekregxis Jotam ,
filo de Uzija ,
regxo de Judujo .
*
Li havis la agxon de dudek kvin jaroj ,
kiam li farigxis regxo ,
kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem .
La nomo de lia patrino estis Jerusxa ,
filino de Cadok .
*
Li agadis bone antaux la Eternulo ;
li agadis tiel same ,
kiel agadis lia patro Uzija .
*
Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj ;
la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj .
Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo .
*
La cetera historio de Jotam ,
kaj cxio ,
kion li faris ,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo .
*
En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon ,
regxon de Sirio ,
kaj Pekahxon ,
filon de Remalja .
*
Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj ,
kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David .
Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz .