2Kings:16
Seeker Overlay ON
*
En la dek-sepa jaro de Pekahx ,
filo de Remalja ,
ekregxis Ahxaz ,
filo de Jotam ,
regxo de Judujo .
*
La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz ,
kiam li farigxis regxo ,
kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem ;
kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo ,
lia Dio ,
kiel lia patro David .
*
Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael ,
kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro ,
simile al la abomenindajxoj de la nacioj ,
kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj .
*
Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo .
*
Tiam Recin ,
regxo de Sirio ,
kaj Pekahx ,
filo de Remalja ,
regxo de Izrael ,
iris milite kontraux Jerusalemon ;
ili siegxis Ahxazon ,
sed ne povis venkopreni .
*
En tiu tempo Recin ,
regxo de Sirio ,
revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat ;
la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago .
*
Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser ,
regxo de Asirio ,
por diri:Mi estas via servanto kaj via filo ;
venu ,
kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael ,
kiuj levigxis kontraux mi .
*
Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron ,
kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo ,
kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio .
*
Kaj la regxo de Asirio obeis lin ,
kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron ,
kaj Recinon li mortigis .
*
La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser ,
regxo de Asirio ,
kaj li vidis la altaron ,
kiu estis en Damasko ;
kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo .
*
Kaj la pastro Urija konstruis altaron .
Konforme al cxio ,
kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko ,
la pastro Urija arangxis ,
antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko .
*
Kiam la regxo venis el Damasko ,
la regxo ekvidis la altaron ,
kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
*
kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero .
*
Kaj la kupran altaron ,
kiu staris antaux la Eternulo ,
li forsxovis de la antauxa flanko de la domo ,
de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo ,
kaj starigis gxin flanke de la altaro norde .
*
Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija ,
dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon ,
la vesperan farunoferon ,
la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon ,
la bruloferon de la tuta popolo ,
ilian farunoferon kaj ilian versxoferon ,
kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin ;
sed la kupra altaro restu ,
gxis mi pripensos pri gxi .
*
Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio ,
kiel ordonis la regxo Ahxaz .
*
La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon ,
kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj ,
kiuj estis sub gxi ,
kaj metis gxin sur sxtonan plankon .
*
Kaj la kovritan sabatan halon ,
kiun oni konstruis cxe la domo ,
kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo ,
pro la regxo de Asirio .
*
La cetera historio de Ahxaz ,
kion li faris ,
estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo .
*
Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj ,
kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David .
Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija .