2Kings:17:1-6




esperanto@2Kings:17:1 @ En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux jarojn.

esperanto@2Kings:17:2 @ Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel, kiel la regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.

esperanto@2Kings:17:3 @ Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.

esperanto@2Kings:17:4 @ Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.

esperanto@2Kings:17:5 @ Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.

esperanto@2Kings:17:6 @ En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:16] [2Kings:17] [2Kings:18] [Discuss] Tag 2Kings:17:1-6 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: