2Kings:17:7-23
Seeker Overlay ON
*
CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo ,
ilia Dio ,
kiu elkondukis ilin el la lando Egipta ,
el sub la mano de Faraono ,
regxo de Egiptujo ,
kaj ili adoradis aliajn diojn ,
*
kaj agadis laux la legxoj de la nacioj ,
kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj ,
kaj laux tio ,
kiel agadis la regxoj de Izrael ;
*
kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo ,
ilia Dio ,
kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj ,
komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo ;
*
kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo ;
*
kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj ,
kiel la nacioj ,
kiujn la Eternulo forpelis antaux ili ,
kaj faradis malbonajxojn ,
por inciti la Eternulon ;
*
kaj ili servadis al la idoloj ,
pri kiuj la Eternulo diris al ili:Ne faru tion .
*
Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj ,
dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj ,
kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn ,
laux la tuta instruo ,
kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj ,
la profetoj .
*
Sed ili ne auxskultis ,
kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj ,
kiuj ne fidis la Eternulon ,
sian Dion ;
*
kaj ili malestimis Liajn legxojn ,
kaj Lian interligon ,
kiun Li faris kun iliaj patroj ,
kaj Liajn avertojn ,
per kiuj Li avertis ilin ,
kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis ,
kaj sekvis la naciojn ,
kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili ,
ke ili ne imitu ilin ;
*
kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo ,
ilia Dio ,
kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal ;
*
kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo ,
por inciti Lin .
*
Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj ,
kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo .
Restis nur sole la tribo de Jehuda .
*
Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo ,
sia Dio ,
kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj ,
kiujn tiuj starigis .
*
Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj ,
gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si .
*
CXar la Izraelidoj defalis de la domo de David ,
kaj prenis al si kiel regxon Jerobeamon ,
filon de Nebat ;
kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon .
*
Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam ,
kiujn li faris ,
ne deturnante sin de ili ,
*
gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo ,
kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj ,
la profetoj ;
kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion gxis la nuna tago .