2Kings:18:17-37



Seeker Overlay ON

* La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem . Ili iris kaj venis en Jerusalemon . Kiam ili venis , ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto , kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj . * Ili vokis la regxon . Kaj eliris al ili Eljakim , filo de HXilkija , la palacestro , kaj SXebna , la skribisto , kaj Joahx , filo de Asaf , la kronikisto . * Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo , la regxo de Asirio:Kio estas la fido , kiun vi fidas ? * Vi diris nur busxan babiladon ; por milito oni bezonas konsilon kaj forton . Nun kiun vi fidas , ke vi ribelis kontraux mi ? * Jen vi fidas la apogon de Egiptujo , tiu kano rompita , kiu , se iu sin apogas sur gxi , eniras en lian manon kaj trapikas gxin . Tia estas Faraono , regxo de Egiptujo , por cxiuj , kiuj fidas lin . * Eble vi diros al mi:La Eternulon , nian Dion , ni fidas ? sed Li estas ja Tiu , kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis , dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem . * Nun provu konkuri kun mia sinjoro , la regxo de Asirio ; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili ? * Kiel vi povas forigi estron , unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro , kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj ? * Cetere , cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon , por ruinigi gxin ? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin . * Tiam Eljakim , filo de HXilkija , kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria , cxar ni komprenas ; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo , kiu estas sur la murego . * Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro , por diri tiujn vortojn ? cxu ne al la homoj , kiuj sidas sur la murego , por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi ? * Kaj Rabsxake starigxis , kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude , kaj li ekparolis , dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo , la regxo de Asirio . * Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin , cxar li ne povos savi vin el lia mano . * Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo , dirante:La Eternulo certe nin savos , kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio . * Ne auxskultu HXizkijan ; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi , kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto , * gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando , en landon de greno kaj mosto , en landon de pano kaj vinbergxardenoj , en landon de olivoj kaj de mielo , kaj vi vivos kaj ne mortos . Kaj ne auxskultu HXizkijan , kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos . * CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio ? * Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad ? kie estas la dioj de Sefarvaim , de Hena kaj Iva ? cxu ili savis Samarion el miaj manoj ? * Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj , ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj ? * Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li ; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li . * Kaj Eljakim , filo de HXilkija , la palacestro , kaj SXebna , la skribisto , kaj Joahx , filo de Asaf , la kronikisto , venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj , kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:17] [2Kings:18] [2Kings:19] [Discuss] Tag 2Kings:18:17-37 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: