2Kings:19:14-19
Seeker Overlay ON
*
HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin ,
kaj li iris en la domon de la Eternulo ,
kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo .
*
Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo ,
kaj diris:Ho Eternulo ,
Dio de Izrael ,
sidanta sur la keruboj !
Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero ,
Vi kreis la cxielon kaj la teron ;
*
klinu ,
ho Eternulo ,
Vian orelon ,
kaj auxskultu ;
malfermu ,
ho Eternulo ,
Viajn okulojn ,
kaj rigardu ;
kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib ,
kiujn li sendis ,
por insulti la Dion vivantan .
*
Estas vero ,
ho Eternulo ,
la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron ,
*
kaj jxetis iliajn diojn en fajron ;
cxar tio estis ne dioj ,
sed faritajxoj de homaj manoj ,
ligno kaj sxtono ;
ili ekstermis ilin .
*
Sed nun ,
ho Eternulo ,
nia Dio ,
savu nin do kontraux liaj manoj ,
por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu ,
ke Vi ,
ho Eternulo ,
estas sola .