2Kings:20
Seeker Overlay ON
*
En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis ;
kaj venis al li la profeto Jesaja ,
filo de Amoc ,
kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo ,
cxar vi mortos kaj ne vivos .
*
Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro ,
kaj ekpregxis al la Eternulo ,
dirante :
*
Mi petas ,
ho Eternulo ,
rememoru ,
ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela ,
kaj mi faradis tion ,
kio placxas al Vi .
Kaj HXizkija lauxte ekploris .
*
Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto ,
aperis al li la vorto de la Eternulo jene :
*
Reiru ,
kaj diru al HXizkija ,
la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo ,
Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon ,
Mi vidis viajn larmojn ;
jen Mi resanigos vin ;
en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo .
*
Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn ;
kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon ,
kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David .
*
Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon .
Kaj oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon ,
kaj li resanigxis .
*
Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo ,
ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo ?
*
Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo ,
ke la Eternulo plenumos tion ,
kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj ,
aux cxu gxi iru returne je dek gradoj ?
*
Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj ;
ne ,
la ombro iru returne je dek gradoj .
*
Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo ,
kaj Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la hormontrilo de Ahxaz ,
sur kiu gxi malsuprigxis .
*
En tiu tempo Berodahx-Baladan ,
filo de Baladan ,
regxo de Babel ,
sendis leterojn kaj donacojn al HXizkija ;
cxar li auxdis ,
ke HXizkija estis malsana .
*
Kaj HXizkija elauxdis ilin ,
kaj montris al ili sian tutan trezorejon ,
la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon ,
kaj cxion ,
kio trovigxis en liaj trezorejoj ;
estis nenio ,
kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo .
*
Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija ,
kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj ?
kaj de kie ili venis al vi ?
Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis ,
el Babel .
*
Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo ?
Kaj HXizkija respondis:CXion ,
kio estas en mia domo ,
ili vidis ;
estis nenio ,
kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj .
*
Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo :
*
Jen venos tagoj ,
kaj cxio ,
kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago ,
estos forportata en Babelon ;
nenio restos ,
diras la Eternulo .
*
Kaj el viaj filoj ,
kiuj devenos de vi ,
kiujn vi naskigos ,
oni prenos ;
kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel .
*
Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo ,
kiun vi diris .
Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo .
*
La cetera historio de HXizkija ,
kaj lia tuta forto ,
kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon ,
cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo .
*
Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj ,
kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase .