2Kings:23:36-24:7




esperanto@2Kings:23:36 @ La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.

esperanto@2Kings:23:37 @ Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.

esperanto@2Kings:24:1 @ En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.

esperanto@2Kings:24:2 @ La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.

esperanto@2Kings:24:3 @ Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;

esperanto@2Kings:24:4 @ ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.

esperanto@2Kings:24:5 @ La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:24:6 @ Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.

esperanto@2Kings:24:7 @ La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:22] [2Kings:2Kings] [2Kings:24] [Discuss] Tag 2Kings:23:36-24:7 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: