2Kings:4:38-41




esperanto@2Kings:4:38 @ Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.

esperanto@2Kings:4:39 @ Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon; kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio estas.

esperanto@2Kings:4:40 @ Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.

esperanto@2Kings:4:41 @ Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la kaldronon, kaj diris:Versxu al la homoj, ke ili mangxu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:3] [2Kings:4] [2Kings:5] [Discuss] Tag 2Kings:4:38-41 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: