2Kings:6:1-7
esperanto@2Kings:6:1 @ La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;
esperanto@2Kings:6:2 @ ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.
esperanto@2Kings:6:3 @ Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.
esperanto@2Kings:6:4 @ Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
esperanto@2Kings:6:5 @ Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!
esperanto@2Kings:6:6 @ Kaj la homo de Dio diris:Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis.
esperanto@2Kings:6:7 @ Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.