2Kings:8:16-24
Seeker Overlay ON
*
En la kvina jaro de Joram ,
filo de Ahxab ,
regxo de Izrael ,
post Jehosxafat ,
regxo de Judujo ,
ekregxis Jehoram ,
filo de Jehosxafat ,
regxo de Judujo .
*
Li havis la agxon de tridek du jaroj ,
kiam li farigxis regxo ,
kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem .
*
Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael ,
kiel faris la domo de Ahxab ,
cxar filino de Ahxab estis lia edzino ,
kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo .
*
Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon ,
pro Sia servanto David ,
cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam .
*
En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon .
*
Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj ;
kaj li levigxis nokte ,
kaj venkobatis la Edomidojn ,
kiuj estis cxirkaux li ,
kaj la cxarestrojn ;
kaj la popolo forkuris al siaj tendoj .
*
Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago .
Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo .
*
La cetera historio de Joram ,
kaj cxio ,
kion li faris ,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo .
*
Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj ,
kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David .
Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja .