2Kings:8:16-24




esperanto@2Kings:8:16 @ En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.

esperanto@2Kings:8:17 @ Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.

esperanto@2Kings:8:18 @ Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.

esperanto@2Kings:8:19 @ Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

esperanto@2Kings:8:20 @ En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.

esperanto@2Kings:8:21 @ Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.

esperanto@2Kings:8:22 @ Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo.

esperanto@2Kings:8:23 @ La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

esperanto@2Kings:8:24 @ Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:7] [2Kings:8] [2Kings:9] [Discuss] Tag 2Kings:8:16-24 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: