2Kings:9



Seeker Overlay ON

* La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj , kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn , kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo , kaj iru en Ramoton en Gilead . * Kiam vi venos tien , elsercxu tie Jehun , filon de Jehosxafat , filo de Nimsxi , kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron . * Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon , kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael . Poste malfermu la pordon kaj forkuru , ne prokrastu . * Kaj iris la junulo , la junulo la profeto , al Ramot en Gilead . * Kiam li venis , li vidis , ke sidas la militestroj . Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi , ho estro . Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj ? Li respondis:Al vi , ho estro . * Tiu levigxis kaj iris en la domon . Li versxis la oleon sur lian kapon , kaj diris:Tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo , super Izrael . * Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab , por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj , la profetoj , kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo , versxitajn de la mano de Izebel . * Kaj pereos la tuta domo de Ahxab ; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon , malliberulon kaj liberulon en Izrael . * Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam , filo de Nebat , kaj kiel al la domo de Baasxa , filo de Ahxija . * Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel , kaj neniu enterigos sxin . Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris . * Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro , ili diris al li:CXu cxio estas en ordo ? por kio venis al vi tiu frenezulo ? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon . * Ili diris:Ne vero , tamen diru al ni . Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi , dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael . * Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj , kaj ekblovis per trumpeto , kaj diris:Jehu farigxis regxo . * Tiam Jehu , filo de Jehosxafat , filo de Nimsxi , faris konspiron kontraux Joram . (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead , li kaj la tuta Izrael , kontraux HXazael , regxo de Sirio . * Kaj la regxo Joram * revenis , por kuraci sin en Jizreel de la vundoj , kiujn faris al li la Sirianoj , kiam li batalis kontraux HXazael , regxo de Sirio .) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas , neniu eligxu el la urbo , por iri kaj sciigi en Jizreel . * Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel ; cxar tie kusxis Joram , kaj Ahxazja , regxo de Judujo , venis , por viziti Joramon . * La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel , kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu , kaj diris:Mi vidas amason . Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili , por ke li demandu , cxu cxio estas en ordo . * Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li , kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo ? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero , turnu vin kaj sekvu min . Kaj la gardostaranto raportis , dirante:La sendito venis al ili , sed ne revenis . * Tiam li sendis duan rajdanton , kaj cxi tiu venis al ili , kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo ? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero , turnu vin kaj sekvu min . * La gardostaranto raportis , dirante:Li venis al ili , sed ne revenis ; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu , filo de Nimsxi , cxar li kondukas rapidege . * Tiam Joram diris:Oni jungu ! Kaj oni jungis lian cxaron . Kaj eliris Joram , regxo de Izrael , kaj Ahxazja , regxo de Judujo , cxiu sur sia cxaro , kaj ili direktis sin renkonte al Jehu , kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot , la Jizreelano . * Kiam Joram ekvidis Jehun , li diris:CXu cxio estas en ordo , Jehu ? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj ? * Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris , kaj diris al Ahxazja:Perfido , ho Ahxazja ! * Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj , kaj la sago iris tra lian koron , kaj li falis genue sur sia cxaro . * Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot , la Jizreelano ; cxar rememoru , kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon : * Vere , diris la Eternulo , la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux , kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo , diris la Eternulo . Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon , konforme al la vorto de la Eternulo . * Kiam Ahxazja , regxo de Judujo , tion vidis , li forkuris en la direkto al la gxardena domo . Sed Jehu postkuris lin , kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro . Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur , kiu estas apud Jibleam . Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie . * Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David . * En la jaro dek-unua de Joram , filo de Ahxab , Ahxazja ekregxis super Judujo . * Jehu venis al Jizreel . Kiam Izebel tion auxdis , sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro . * Kiam Jehu eniris en la pordegon , sxi diris:CXu nun estos paco , ho Zimri , mortiginto de sia sinjoro ? * Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro , kaj diris:Kiu estas kun mi ? kiu ? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj . * Kaj li diris:Eljxetu sxin ! Kaj ili sxin eljxetis . Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn , kaj oni dispremis sxin per la piedoj . * Li eniris kaj mangxis kaj trinkis , kaj diris:Rigardu , kie estas tiu malbenitino , kaj enterigu sxin , cxar sxi estas regxidino . * Kaj oni iris , por enterigi sxin , sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio , la piedoj , kaj la manplatoj . * Oni revenis kaj raportis al li . Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo , kiun Li diris per Sia servanto Elija , la Tesxebano , nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel ; * kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel , tiel , ke neniu povos diri:Tio estas Izebel .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Kings] [2Kings:8] [2Kings:9] [2Kings:10] [Discuss] Tag 2Kings:9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: