2Peter:1
Seeker Overlay ON
*
Simon Petro ,
servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo ,
al tiuj ,
kiuj ricevis egale altvaloran fidon ,
kiel ni ,
en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo :
*
Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio ,
kaj pri Jesuo ,
nia Sinjoro ;
*
pro tio ,
ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco ,
per la scio de tiu ,
kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto ;
*
per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn ;
por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo ,
forsavigxinte el la putreco ,
kiu estas en la mondo per voluptemo .
*
Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon ,
en via fido aldonu virton ;
kaj en virto scion ;
*
kaj en scio sinregadon ;
kaj en sinregado paciencon ;
kaj en pacienco piecon ;
*
kaj en pieco fratamikecon ,
kaj en fratamikeco amon .
*
CXar tiuj ecoj ,
se cxe vi ili trovigxas kaj abundas ,
faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo .
*
CXar tiu ,
al kiu mankas tiuj ecoj ,
estas blinda ,
miopa ,
forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj .
*
Sekve ,
fratoj ,
pli diligente klopodu ,
por certigi vian vokon kaj elekton ;
cxar farante tion ,
vi neniam falpusxigxos ;
*
cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo .
*
Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj ,
kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero .
*
Kaj mi opinias konvena ,
dum mi estas en cxi tiu tabernaklo ,
vigligi vin per rememorigo ;
*
sciante ,
ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo ,
gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi .
*
Kaj mi diligente penos ,
ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion .
*
CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn ,
ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo ,
sed vidinte per propraj okuloj lian majeston .
*
CXar li ricevis de Dio ,
la Patro ,
honoron kaj gloron ,
kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo ,
la amata ,
en kiu Mi havas plezuron ;
*
kaj tiun vocxon ,
alportitan el la cxielo ,
ni mem auxdis ,
kunestante kun li sur la sankta monto .
*
Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan ;
kiun atentante ,
vi bone faras ,
kvazaux lampon lumantan en malhela loko ,
gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj ;
*
antaux cxio sciante ,
ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon .
*
CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo ;
sed homoj ,
movataj de la Sankta Spirito ,
parolis laux Dio .