2Samuel:13:23-39
Seeker Overlay ON
*
Okazis post du jaroj ,
ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal -
HXacor ,
kiu estas apud Efraim ;
kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo .
*
Kaj Absxalom venis al la regxo ,
kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo ;
mi petas ,
ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo .
*
Sed la regxo diris al Absxalom:Ne ,
mia filo ,
ni ne iros cxiuj ,
por ke ni ne estu sxargxo por vi .
Tiu insiste lin petis ;
sed li ne volis iri ,
li nur benis lin .
*
Tiam Absxalom diris:Se ne ,
tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni .
Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi ?
*
Sed Absxalom insiste lin petis ;
tial li lasis iri kun li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo .
*
Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu ,
mi petas ,
kiam la koro de Amnon gajigxos de vino ,
kaj mi diros al vi ,
ke vi frapu Amnonon ,
tiam mortigu lin ,
ne timu ;
cxar ja mi ordonis al vi ;
estu senhezitaj kaj kuragxaj .
*
Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon ,
kiel ordonis Absxalom .
Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo ,
kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris .
*
Kiam ili estis ankoraux sur la vojo ,
al David venis la famo ,
ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis .
*
La regxo levigxis ,
kaj dissxiris siajn vestojn ,
kaj kusxigxis sur la tero ;
kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj .
*
Tiam ekparolis Jonadab ,
filo de SXimea ,
frato de David ,
kaj diris:Mia sinjoro ne diru ,
ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj ;
cxar nur Amnon sola mortis ;
cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago ,
kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar .
*
Kaj nun mia sinjoro la regxo ne atentu la famon ,
kiu diras ,
ke cxiuj filoj de la regxo mortis ;
nur Amnon sola mortis .
*
Dume Absxalom forkuris .
La gardostaranta servanto levis siajn okulojn ,
kaj ekvidis ,
ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto .
*
Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas ;
kiel via sklavo diris ,
tiel farigxis .
*
Kiam li finis paroli ,
venis la filoj de la regxo ,
kaj ili levis sian vocxon kaj ploris ;
kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro .
*
Sed Absxalom forkuris ,
kaj venis al Talmaj ,
filo de Amihud ,
regxo de Gesxur .
Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo .
*
Absxalom forkuris ,
kaj iris Gesxuron ,
kaj restis tie dum tri jaroj .
*
Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom ;
cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon .