2Samuel:14



Seeker Overlay ON

* Joab , filo de Ceruja , rimarkis , ke la koro de la regxo plifavorigxis por Absxalom . * Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon , kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn , kaj ne sxmiru vin per oleo , kaj estu kiel virino , kiu jam de longe funebras pro mortinto ; * kaj venu al la regxo , kaj diru al li jenon ; kaj Joab inspiris al sxi , kion sxi devas diri . * Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo , kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis , kaj diris:Helpu min , ho regxo ! * Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi ? Kaj sxi respondis:Ho ve , mi estas vidvino , mia edzo mortis . * Sed via sklavino havis du filojn ; ili ambaux ekkverelis sur la kampo , kaj cxar estis inter ili neniu savanto , unu frapis la alian kaj mortigis lin . * Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio , dirante:Eldonu la fratmortiginton , por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato , kiun li mortigis , kaj ni ekstermu ankaux la heredanton . Tiel ili volas estingi mian karbon , kiu ankoraux restis , por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero . * Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen , kaj mi donos ordonon pri vi . * Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi , mia sinjoro , ho regxo , estu la krimo , kaj sur la domo de mia patro ; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj . * Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun , kiu parolas kontraux vi , kaj li ne plu tusxos vin . * Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo , lia Dio , por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon . Li diris:Mi jxuras per la Eternulo , ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron . * Kaj la virino diris:Permesu , ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo . Li diris:Parolu . * Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio ? eldirante tian vorton , la regxo farigxas kvazaux kulpulo , ke li ne revenigas sian elpeliton . * CXar ni devas morti , kaj ni similas al akvo , kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti ; sed Dio ne volas pereigi animon ; Li pripensas , ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li . * Nur nun mi venis , por diri tion al la regxo , mia sinjoro , cxar la popolo min timigis ; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo ; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino ; * eble la regxo auxskultos , por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo , kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio . * Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon ; cxar kiel angxelo de Dio , tiel estas mia sinjoro la regxo , por distingi la bonon kaj malbonon ; kaj la Eternulo , via Dio , estos kun vi . * Tiam ekparolis la regxo , kaj diris al la virino:Mi petas , kasxu antaux mi nenion , pri kio mi demandos vin . Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli . * Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio ? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere , kiel vivas via animo , mia sinjoro , ho regxo , ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio , kion diris mia sinjoro la regxo ; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi , kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn . * Por aliformigi la aspekton de la afero , via sklavo Joab tion faris ; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio , kaj scias cxion , kio estas sur la tero . * Tiam la regxo diris al Joab:Jen mi tion faris ; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom . * Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis , kaj dankis la regxon . Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias , ke mi akiris vian favoron , mia sinjoro , ho regxo , cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo . * Kaj Joab levigxis , kaj iris en Gesxuron , kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon . * Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon , sed mian vizagxon li ne vidu . Kaj Absxalom revenis en sian domon , sed la vizagxon de la regxo li ne vidis . * En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela , kiel Absxalom:de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li nenia mallauxdindajxo . * Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis cxiujare , cxar la haroj farigxadis por li tro pezaj , kaj estis necese tondi ), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laux la regxa pesilo . * Al Absxalom naskigxis tri filoj , kaj unu filino , kies nomo estis Tamar ; sxi estis virino belaspekta . * Absxalom restis en Jerusalem du jarojn , kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis . * Kaj Absxalom sendis al Joab , por sendi lin al la regxo ; sed tiu ne volis veni al li . Li sendis ankoraux duan fojon , sed tiu ne volis veni . * Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia ; li havas tie hordeon ; iru , kaj forbruligu gxin per fajro . Kaj la servantoj de Absxalom forbruligis la kampoparton per fajro . * Tiam Joab levigxis , kaj venis al Absxalom en la domon , kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton ? * Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi , por diri al vi:Venu cxi tien , por ke mi sendu vin al la regxo , por demandi , kial mi venis el Gesxur ; pli bone estus por mi resti tie . Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo ; kaj se mi havas en mi krimon , li mortigu min . * Kaj Joab iris al la regxo , kaj diris al li tion ; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon , kiu venis al la regxo , kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo ; kaj la regxo kisis Absxalomon .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Samuel] [2Samuel:13] [2Samuel:14] [2Samuel:15] [Discuss] Tag 2Samuel:14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: