2Samuel:15:13-37



Seeker Overlay ON

* Dume venis raportanto al David , kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom . * Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj , kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu , kaj ni forkuru , cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom ; rapidu foriri , por ke li , rapidinte , ne atingu nin , ne venigu sur nin malfelicxon , kaj ne pereigu la urbon per glavo . * Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo , ni estas viaj sklavoj . * Tiam la regxo kaj lia tuta domo eliris piede , kaj la regxo restigis la dek kromvirinojn , por gardi la domon . * Kaj la regxo , kun la tuta popolo , kiu sekvis lin , eliris ; kaj ili haltis cxe malproksima domo . * Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li , kaj cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj , kaj cxiuj Gatanoj , sescent viroj , kiuj sekvis lin el Gat , preteriris antaux la regxo . * Kaj la regxo diris al Itaj , la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni ? iru returne kaj restu kun la regxo , cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko . * Hieraux vi venis ; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni ? mi iras , kien mi povas iri . Iru returne , kaj rekonduku viajn fratojn kun vi ; favorkoreco kaj justeco estu al vi . * Sed Itaj respondis al la regxo kaj diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la regxo:nur en tiu loko , en kiu estos mia sinjoro la regxo , cxu por vivo , cxu por morto , nur tie estos via sklavo . * Tiam David diris al Itaj:Venu , kaj preteriru . Kaj preteriris Itaj , la Gatano , kaj cxiuj liaj viroj , kune kun cxiuj infanoj , kiuj estis kun li . * Kaj cxiuj ploris per lauxta vocxo , kaj la tuta popolo preteriris . Kaj la regxo transiris la torenton Kidron , kaj la tuta popolo iris antauxen laux la vojo al la dezerto . * Aperis ankaux Cadok , kune kun cxiuj Levidoj , kiuj portis la keston de interligo de Dio ; kaj ili starigis la keston de Dio ; kaj Ebjatar staris pli alte , gxis preteriris la tuta popolo el la urbo . * Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon . Se mi akiros favoron de la Eternulo , tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon ; * sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi , tiam mi estas preta ; Li faru kun mi , kiel placxas al Li . * Kaj la regxo diris al la pastro Cadok:Vi estas antauxvidema ; reiru en paco en la urbon , kaj via filo Ahximaac , kaj Jonatan , filo de Ebjatar , ambaux viaj filoj , iru kun vi . * Vidu , mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto , gxis venos io de vi , por sciigi al mi . * Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon , kaj ili tie restis . * Kaj David supreniris sur la monton de olivoj , irante kaj plorante ; lia kapo estis kovrita , kaj li iris nudpieda ; kaj la tuta popolo , kiu estis kun li , kovris cxiu sian kapon kaj iris supren , sencxese plorante . * Kiam oni diris al David , ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom , David diris:Mi petas Vin , ho Eternulo , malsagxigu la konsilon de Ahxitofel . * David venis sur la supron , kie oni adorklinigxas al Dio ; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj , la Arkano ; lia vesto estas dissxirita , kaj tero estas sur lia kapo . * Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi , vi estos por mi sxargxo ; * sed se vi reiros en la urbon , kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo , ho regxo ; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge , tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel . * Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar ; kaj cxion , kion vi auxdos en la domo de la regxo , diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar . * Jen tie estas kun ili iliaj du filoj , Ahximaac cxe Cadok , kaj Jonatan cxe Ebjatar ; per ili vi transsendos al mi cxion , kion vi auxdos . * Kaj HXusxaj , amiko de David , venis en la urbon . Ankaux Absxalom venis Jerusalemon .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Samuel] [2Samuel:14] [2Samuel:15] [2Samuel:16] [Discuss] Tag 2Samuel:15:13-37 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: