2Samuel:16:5-14
Seeker Overlay ON
*
Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim ,
jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul ;
lia nomo estis SXimei ,
filo de Gera ;
elirante ,
li sencxese insultadis .
*
Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David ;
la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li .
*
Kaj tiel parolis SXimei ,
insultante:For ,
for ,
sangavidulo ,
malbonagulo !
*
la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul ,
sur kies loko vi farigxis regxo ,
kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom ;
tion vi havas pro via malboneco ,
cxar vi estas sangavidulo .
*
Tiam Abisxaj ,
filo de Ceruja ,
diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron ,
la regxon ?
permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon .
*
Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin ,
filoj de Ceruja ?
li insultu ;
cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon .
Kiu povas diri:Kial vi tion faras ?
*
Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo ,
kiu eliris el mia interno ,
atencas mian animon ;
tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido ;
lasu lin ,
kaj li insultu ,
cxar la Eternulo tion ordonis al li .
*
Eble la Eternulo vidos mian mizeron ,
kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado .
*
Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon .
Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto ,
kontraux li ,
iris kaj insultis ,
jxetadis sxtonojn sur lin ,
kaj sxutadis sur lin teron .
*
La regxo kaj la tuta popolo ,
kiu estis kun li ,
venis lacaj kaj ripozis tie .