2Samuel:19:9-43



Seeker Overlay ON

* Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael , dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj , li savis nin el la manoj de la Filisxtoj ; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom ! * Kaj Absxalom , kiun ni sanktoleis super ni , mortis en la batalo . Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon ? * Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar , por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda , kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon , kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon ? * Vi estas miaj fratoj , vi estas mia osto kaj mia karno ; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo ? * Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno ; tiel kaj pli punu min Dio , se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab . * Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron ; kaj ili sendis al la regxo , kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj . * Kaj la regxo revenis ; li venis al Jordan ; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon , por iri renkonte al la regxo , por akompani la regxon trans Jordanon . * Tiam SXimei , filo de Gera , la Benjamenido , el Bahxurim , rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David . * Kun li estis mil viroj el Benjamen , ankaux Ciba , servanto de la domo de Saul , kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li ; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon . * La pramo transiradis , por transveturigi la familion de la regxo , kaj fari tion , kion li deziros ; tiam SXimei , filo de Gera , falis antaux la regxo , kiam cxi tiu transiris Jordanon . * Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon , kaj ne rememoru tion , kion malbonagis via sklavo en tiu tago , kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem , kaj la regxo ne metu tion en sian koron . * CXar via sklavo konscias , ke mi pekis ; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef , por iri renkonte al mia sinjoro la regxo . * Tiam ekparolis Abisxaj , filo de Ceruja , kaj diris:CXu efektive SXimei ne estos mortigita pro tio , ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo ? * Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin , filoj de Ceruja , ke vi hodiaux malhelpas min ? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael ? cxu mi ne scias , ke mi nun estas regxo super Izrael ? * Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos . Kaj la regxo jxuris al li . * Ankaux Mefibosxet , ido de Saul , iris renkonte al la regxo . Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn , de post la tago , kiam la regxo foriris , gxis la tago , kiam li bonfarte revenis . * Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo , la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi , Mefibosxet ? * CXi tiu respondis:Mia sinjoro , ho regxo ! mia servanto min trompis ; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon , por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo ; cxar via sklavo estas lama . * Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo ; tamen vi , mia sinjoro , ho regxo , estas kiel angxelo de Dio ; agu , kiel placxas al vi . * CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo ; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn , kiuj mangxas cxe via tablo . Kian justecon mi do ankoraux bezonas ? kaj kion mi havas por plendi al la regxo ? * Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj ? mi jam diris , ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn . * Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion , post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon . * Ankaux Barzilaj , la Gileadano , venis el Roglim , kaj akompanis la regxon trans Jordanon , por konduki lin transe de Jordan . * Barzilaj estis tre maljuna ; li havis la agxon de okdek jaroj . Li donadis mangxajxon al la regxo , kiam cxi tiu estis en Mahxanaim , cxar li estis homo tre bonstata . * Kaj la regxo diris al Barzilaj:Iru kun mi , kaj mi zorgados pri vi cxe mi en Jerusalem . * Sed Barzilaj diris al la regxo:Kiel longe mi havas ankoraux por vivi , ke mi iru kun la regxo Jerusalemon ? * Mi havas nun la agxon de okdek jaroj ; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono ? cxu via sklavo sentos la guston de tio , kion mi mangxos aux kion mi trinkos ? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj ? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo ? * Iomete iros via sklavo kun la regxo trans Jordanon ; por kio la regxo volas rekompenci min per tia rekompenco ? * Permesu al via sklavo , ke mi reiru , kaj ke mi mortu en mia urbo , cxe la tombo de mia patro kaj mia patrino . Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la regxo ; kaj faru por li tion , kio placxos al vi . * Kaj la regxo diris:Kimham iru kun mi , kaj mi faros por li tion , kio estos agrabla al vi ; kaj cxion , kion vi deziros de mi , mi faros por vi . * La tuta popolo transiris Jordanon , kaj ankaux la regxo transiris . Kaj la regxo kisis Barzilajon kaj benis lin , kaj cxi tiu reiris al sia loko . * La regxo transiris en Gilgalon , kaj Kimham iris kun li ; kaj la tuta popolo Juda akompanis la regxon , kaj ankaux duono de la popolo Izraela . * Sed jen cxiuj Izraelidoj venis al la regxo , kaj diris al la regxo:Kial sxtelis vin niaj fratoj la Judoj , kaj transkondukis trans Jordanon la regxon kaj lian familion kaj cxiujn liajn virojn kun li ? * Tiam cxiuj Judoj respondis al la Izraelidoj:CXar la regxo estas nia parenco ; kaj kial tio cxagrenas vin ? cxu ni ion mangxis de la regxo , aux cxu li donis al ni donacojn ? * Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris:Dek partojn ni havas en la regxo ; kaj ecx en David ni havas pli grandan parton ol vi ; kial do vi malsxatis nin ? cxu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia regxo ? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj , ol la vortoj de la Izraelidoj .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Samuel] [2Samuel:18] [2Samuel:19] [2Samuel:20] [Discuss] Tag 2Samuel:19:9-43 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: