2Samuel:2:1-7
Seeker Overlay ON
*
Post tio David demandis la Eternulon ,
dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda ?
Kaj la Eternulo diris al li:Eniru .
Kaj David diris:Kien mi eniru ?
Kaj Li respondis:En HXebronon .
*
Kaj David tien eniris ,
kune kun siaj edzinoj ,
Ahxinoam ,
la Jizreelanino ,
kaj Abigail ,
edzino de Nabal ,
la Karmelanino .
*
Ankaux siajn virojn ,
kiuj estis kun li ,
David alkondukis ,
cxiun kun lia domo ;
kaj ili eklogxis en la urboj de HXebron .
*
Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda .
Kiam oni sciigis al David ,
ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon ,
*
David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead ,
kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio ,
ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro ,
al Saul ,
kaj enterigis lin ;
*
nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon ;
kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon ,
kiun vi faris ;
*
nun fortigxu viaj manoj ,
kaj estu kuragxaj ;
cxar mortis via sinjoro Saul ,
sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili .