2Samuel:8



Seeker Overlay ON

* Post tio okazis , ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin , kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj . * Li ankaux venkobatis la Moabidojn , kaj , kusxiginte ilin sur la tero , li mezuris ilin per sxnuro ; du partojn li mezuris por mortigi , kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj . Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn . * Kaj David venkobatis Hadadezeron , filon de Rehxob , regxon de Coba , kiam tiu iris , por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato . * Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn ; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn , sed restigis el ili por cent cxaroj . * La Sirianoj Damaskaj venis , por helpi al Hadadezer , regxo de Coba ; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn . * Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio , kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn . Kaj la Eternulo helpis al David cxie , kien li iris . * Kaj David prenis la orajn sxildojn , kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer , kaj alportis ilin en Jerusalemon . * Kaj el Betahx kaj el Berotaj , urboj de Hadadezer , la regxo David prenis tre multe da kupro . * Kiam Toi , regxo de HXamat , auxdis , ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer , * tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David , por saluti lin , kaj gratuli lin pro tio , ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer ); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn . * Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo , kune kun la argxento kaj oro , kiun li dedicxis el tio , kion li akiris de cxiuj nacioj , kiujn li venkis : * de la Sirianoj , de Moab , de la Amonidoj , de la Filisxtoj , kaj de Amalek , kaj el la militakiro , kiun li ricevis de Hadadezer , filo de Rehxob kaj regxo de Coba . * Kaj David faris al si nomon , kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo , en la nombro de dek ok mil homoj . * Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn , en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn ; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David . Kaj la Eternulo helpis al David cxie , kien li iris . * Kaj David regxis super la tuta Izrael , kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo . * Joab , filo de Ceruja , estis estro de la militistaro ; Jehosxafat , filo de Ahxilud , estis kronikisto ; * Cadok , filo de Ahxitub , kaj Ahximelehx , filo de Ebjatar , estis pastroj ; kaj Seraja estis skribisto ; * Benaja , filo de Jehojada , estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj ; kaj la filoj de David estis pastroj .

Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Samuel] [2Samuel:7] [2Samuel:8] [2Samuel:9] [Discuss] Tag 2Samuel:8 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: