2Timothy:1:3-2
Seeker Overlay ON
*
Mi dankas Dion ,
kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco ,
ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj ,
nokte kaj tage
*
sopirante vidi vin ,
memorante viajn larmojn ,
por ke mi plenigxu de gxojo ;
*
ricevinte rememoron pri la sincera fido ,
kiu estas en vi ,
kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike ,
kaj ,
mi konvinkigxis ,
en vi ankaux .
*
Pro tio mi memorigas vin ,
ke vi reekbruligu la donacon de Dio ,
kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj .
*
CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco ,
sed de potenco kaj amo kaj sinregado .
*
Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro ,
nek pri mi ,
lia malliberulo ;
sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio ,
*
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko ,
ne laux niaj faroj ,
sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj ,
*
sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo ,
kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio ,
*
al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto .
*
Pro tio mi ankaux suferas tiel ;
tamen mi ne hontas ;
cxar mi konas tiun ,
al kiu mi kredis ,
kaj mi konvinkigxis ,
ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago .
*
Konservu la modelon de sanaj vortoj ,
kiujn vi auxdis de mi ,
en fido kaj amo ,
kiuj estas en Kristo Jesuo .
*
La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito ,
kiu logxas en ni .
*
Vi scias ,
ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio ,
el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes .
*
La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo ;
cxar li ofte min refresxigis ,
kaj li ne hontis pri mia kateno ,
*
sed kiam li estis en Romo ,
li elsercxis min tre diligente kaj min trovis
* (
la Sinjoro donu al li ,
ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago ),
kaj vi scias tre bone ,
kiom da servoj li faris en Efeso .