2Timothy:3:1-9
esperanto@2Timothy:3:1 @ Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.
esperanto@2Timothy:3:2 @ CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
esperanto@2Timothy:3:3 @ neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
esperanto@2Timothy:3:4 @ perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
esperanto@2Timothy:3:5 @ havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.
esperanto@2Timothy:3:6 @ CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,
esperanto@2Timothy:3:7 @ cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
esperanto@2Timothy:3:8 @ Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.
esperanto@2Timothy:3:9 @ Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.