2Timothy:4
Seeker Overlay ON
*
Mi ordonas al vi antaux Dio ,
kaj antaux Kristo Jesuo ,
kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn ,
kaj pro lia apero kaj lia regno ;
*
prediku la vorton ;
insistu gxustatempe ,
malgxustatempe ;
konvinku ,
admonu ,
konsilu ,
en cxia pacienco kaj instruado .
*
CXar venos tempo ,
kiam oni ne toleros la sanan instruon ;
sed havante jukantajn orelojn ,
amasigos al si instruantojn ,
laux siaj deziroj ;
*
kaj ili deturnos de la vero sian orelon ,
kaj turnos sin flanken al fabeloj .
*
Sed vi estu sobra en cxio ,
elportu suferojn ,
faru la laboron de evangeliisto ,
plenumu vian servadon .
*
CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero ,
kaj venis la horo de mia foriro .
*
Mi batalis la bonan batalon ,
mi finis la kuradon ,
mi gardis la fidon ;
*
de nun estas konservita por mi la krono de justeco ,
kiun la Sinjoro ,
la justa jugxisto ,
donos al mi en tiu tago ;
kaj ne nur al mi ,
sed ankaux al cxiuj ,
kiuj amis lian aperon .
*
Klopodu veni baldaux al mi ;
*
cxar Demas min forlasis ,
amante la nunan mondon ,
kaj iris al Tesaloniko ;
Kreskens al Galatujo ,
Tito al Dalmatujo .
*
Nur Luko estas kun mi .
Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi ,
cxar li utilas al mi por la servado .
*
Sed Tihxikon mi sendis al Efeso .
*
La mantelon ,
kiun mi lasis en Troas cxe Karpo ,
alportu ,
kiam vi venos ,
kaj la librojn ,
precipe la pergamenojn .
*
Aleksandro ,
la kupristo ,
faris al mi multe da malbono ;
la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj ;
*
kontraux li vi ankaux vin gardu ,
cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj .
*
CXe mia unua pledo ,
neniu staris kun mi ,
sed cxiuj min forlasis ;
tio ne estu kalkulita kontraux ili .
*
Sed la Sinjoro staris apud mi ,
kaj min fortigis ,
por ke per mi la anonco estu plene publikigita ,
kaj ke cxiuj nacianoj auxdu ;
kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono .
*
La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro ,
kaj min savkondukos en sian cxielan regnon ;
al li la gloro por cxiam kaj eterne .
Amen .
*
Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo .
*
Erasto restis en Korinto ;
sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto .
*
Klopodu veni antaux la vintro .
Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj .
*
La Sinjoro estu kun via spirito .
Graco estu kun vi .