Acts:20:17-38
Seeker Overlay ON
*
Kaj de Mileto li sendis al Efeso ,
kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio .
*
Kaj kiam ili alvenis ,
li diris al ili :
Vi mem scias de post la tago ,
kiam mi unue enpasxis en Azion ,
kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo ,
*
servante la Sinjoron kun cxia humileco ,
kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj ,
kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj ;
*
kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan ,
instruante vin publike ,
kaj de domo al domo ,
*
ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo .
*
Kaj nun jen ,
enkatenite en spirito ,
mi iras al Jerusalem ,
ne sciante ,
kio okazos al mi tie ,
*
krom tio ,
ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo ,
dirante ,
ke katenoj kaj afliktoj min atendas .
*
Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan ,
se nur mi povos plenumi mian kuradon ,
kaj la komision ,
kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo ,
atesti la evangelion de la graco de Dio .
*
Kaj nun jen mi scias ,
ke vi cxiuj ,
inter kiuj mi iradis ,
predikante la regnon ,
ne plu vidos mian vizagxon .
*
Tial mi atestas al vi hodiaux ,
ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj .
*
CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio .
*
Gardu vin kaj la tutan gregon ,
en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj ,
por nutri la eklezion de Dio ,
kiun li acxetis per sia propra sango .
*
Mi scias ,
ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj ,
ne lasante la gregon sendifekta ;
*
kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj ,
por forlogi post si la discxiplojn .
*
Tial gardu vin ,
memorante ,
ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj .
*
Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco ,
kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj .
*
Mi ne deziras ies argxenton ,
nek oron ,
nek vestaron .
*
Vi mem scias ,
ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj .
*
En cxio mi montris al vi ,
ke tiel laborante ,
vi devas helpi la malfortulojn ,
kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo ,
kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni ,
ol ricevi .
*
Kaj tiel dirinte ,
li genuigxis ,
kaj pregxis kun ili cxiuj .
*
Kaj cxiuj ploregis ,
kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis ,
*
malgxojante precipe pro la vorto ,
kiun li diris ,
ke ili ne plu vidos lian vizagxon .
Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo .