Acts:21:1-14
esperanto@Acts:21:1 @ Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
esperanto@Acts:21:2 @ kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis.
esperanto@Acts:21:3 @ Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi.
esperanto@Acts:21:4 @ Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.
esperanto@Acts:21:5 @ Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;
esperanto@Acts:21:6 @ kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.
esperanto@Acts:21:7 @ Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
esperanto@Acts:21:8 @ Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li.
esperanto@Acts:21:9 @ CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
esperanto@Acts:21:10 @ Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo.
esperanto@Acts:21:11 @ Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
esperanto@Acts:21:12 @ Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
esperanto@Acts:21:13 @ Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
esperanto@Acts:21:14 @ Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.