Acts:28:11-31
Seeker Overlay ON
*
Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria ,
kiu travintris cxe la insulo ;
kaj gxia insigno estis la GXemeloj .
*
Kaj albordigxinte cxe Sirakuso ,
ni restis tie tri tagojn .
*
Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region ;
kaj post unu tago ekblovis suda vento ,
kaj la duan tagon ni venis al Puteoli ,
*
kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn ,
kaj tiel poste ni vojagxis al Romo .
*
Kaj de tie la fratoj ,
auxdinte pri ni ,
venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj ;
kaj vidante ilin ,
Pauxlo dankis Dion ,
kaj kuragxigxis .
*
Kaj kiam ni eniris en Romon ,
al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato ,
kiu lin gardis .
*
Kaj post tri tagoj ,
li kunvokis tiujn ,
kiuj estis eminentuloj inter la Judoj ;
kaj kiam ili kunvenis ,
li diris al ili:Fratoj ,
kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj ,
tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj ,
*
kiuj ,
ekzameninte min ,
volis liberigi min ,
cxar en mi estis nenio meritanta morton .
*
Sed kiam la Judoj kontrauxparolis ,
tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro ;
ne kvazaux mi havis ion ,
pri kio akuzi mian nacion .
*
Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli ,
cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon .
*
Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi ,
kaj neniu el la fratoj ,
alveninte ,
raportis aux parolis pri vi ion malbonan .
*
Sed ni deziras auxdi de vi ,
kion vi opinias ;
cxar pri tiu sekto ni scias ,
ke cxie oni kontrauxparolas al gxi .
*
Kaj difininte tagon por li ,
ili grandnombre venis al li en lian logxejon ;
kaj li faris al ili klarigon ,
atestante la regnon de Dio ,
kaj penante konvinki ilin pri Jesuo ,
el la legxo de Moseo kaj el la profetoj ,
de mateno gxis vespero .
*
Kaj unuj kredis la parolitajxojn ,
kaj aliaj ne kredis .
*
Kaj ne konsentante inter si ,
ili foriris ,
post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj ,
*
dirante :
Iru al tiu popolo ,
kaj diru :
Auxdante ,
vi auxdos ,
sed ne komprenos ;
Kaj vidante ,
vi vidos ,
sed ne rimarkos ;
*
CXar la koro de tiu popolo grasigxis ,
Kaj iliaj oreloj auxdas malklare ,
Kaj siajn okulojn ili fermis ,
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj ,
Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj ,
Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro ,
Kaj por ke ili ne konvertigxu ,
Kaj por ke Mi ne sanigu ilin .
*
Certigxu do al vi ,
ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj ,
kaj ili auxskultos .
*
Kaj kiam li diris tion ,
la Judoj foriris ,
havante inter si multe da disputado .
*
Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo ,
kaj li akceptis cxiujn ,
kiuj eniris al li ,
*
predikante la regnon de Dio ,
kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo ,
malhelpate de neniu .