Acts:9:36-43
Seeker Overlay ON
*
Kaj estis en Jafo unu discxiplino ,
nomata Tabita ,
kiu laux traduko estas nomata Dorkas ;
sxi estis plena de bonfaroj kaj almozoj ,
kiujn sxi faris .
*
Kaj en tiu tempo sxi malsanigxis ,
kaj mortis ;
kaj ili sxin lavis kaj metis en supran cxambron .
*
Kaj cxar Lida estis proksime de Jafo ,
la discxiploj ,
auxdinte ,
ke Petro estas tie ,
sendis al li du virojn ,
por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni .
*
Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili .
Kaj kiam li alvenis ,
ili lin kondukis en la supran cxambron ;
kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj ,
plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn ,
kiujn Dorkas faris ,
kiam sxi estis ankoraux kun ili .
*
Sed Petro ,
formetinte cxiujn ,
genuigxis kaj pregxis ,
kaj ,
turninte sin al la korpo ,
li diris:Tabita ,
levigxu .
Kaj sxi malfermis siajn okulojn ,
kaj ,
vidinte Petron ,
sxi side levigxis .
*
Kaj li donis al sxi la manon kaj starigis sxin ,
kaj ,
vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn ,
li prezentis sxin vivanta .
*
Kaj tio farigxis sciata tra la tuta Jafo ,
kaj multaj kredis al la Sinjoro .
*
Kaj dum multe da tagoj li logxis en Jafo cxe unu Simon ,
tanisto .