Amos:7:1-9
esperanto@Amos:7:1 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.
esperanto@Amos:7:2 @ Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
esperanto@Amos:7:3 @ Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
esperanto@Amos:7:4 @ Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
esperanto@Amos:7:5 @ Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
esperanto@Amos:7:6 @ La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
esperanto@Amos:7:7 @ Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
esperanto@Amos:7:8 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;
esperanto@Amos:7:9 @ kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.