Amos:7:10-17




esperanto@Amos:7:10 @ Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;

esperanto@Amos:7:11 @ cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:7:12 @ Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;

esperanto@Amos:7:13 @ sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.

esperanto@Amos:7:14 @ Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;

esperanto@Amos:7:15 @ sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

esperanto@Amos:7:16 @ Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;

esperanto@Amos:7:17 @ tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.


Seeker Overlay: Off On

[BookofAmos] [Amos:6] [Amos:7] [Amos:8] [Discuss] Tag Amos:7:10-17 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: